Kial mi decidis lerni la Lingvon Internacian

Mi ne estas evangelisma esperantisto, char mi pensas ke chiu homo devas trovi sian kialon por lerni lingvon nekomercan kia Esperanto. Pro tio, mi tie chi ne skribos pri tial, kial vi devas ghin lerni, sed kial mi tion faris. Alia kialo estas ke, se vi komprenas tiun chi tekston, vi ne bezonas esti konvinkita, char vi jam estas esperantisto (:O chu vere???).

La unuan fojon kiam mi pri ghin audis, mi estis en mezlernejo. Amikino alvenis kun tiu ideo kaj mia unua demando estis la plej evidenta - kial oni devas lerni tion, havante oni jam la anglan? - Mi ne memoras kiun estis la respondo, char vere mi ne volis doni pli da atento al tio. Se oni jam havas lingvon kiu estas "simpla kaj facila", kial lerni alian? Tio devas esti kreajho de frenezulo, kiu havas nenion pli gravan por fari. Nuntempe, evidente, mi shanghis mian opinion.

Post iom da tempo, mi serchadis materialon por lerni la japanan en interreto, kaj aperis inter la rezultoj la softvaro Kurso de Esperanto, kaj mi decidis ghin elshuti, nur por ekscii (sendevige ellerni) kaj audi la prononcon.

Por mia surprizo, ghi estis pli facila ol mi pensis, kaj mi sendaure jam prononcis klare kaj povis legi chion same kiel en la rikordojn, chion ech sen fini la unuan lecionon. Post tiu interesa komenco, mi decidis lasi la japanan (char mi ververe ne havis tiom da intereso pri ghi) kaj daurigi la lernadon de Esperanto. Mi ne diros ke ghi estas 100% facila, char ghi havas siajn specialajhojn, sed ghi estas multe pli facila ol chiuj lingvoj, kiujn mi konas. Pri la rilato inter la angla kaj esperanto, mi povas diri ke oni ne bezonas malami la unuan por shati la duan. Ili du povas kunekzisti, sed la angla restu por la anglalingvanoj, kaj tio, kio estas ekde la komenco internacia, sen propulo kaj justa, restu por chiuj. La problemo estas ke Esperanto estas preta por la homaro, sed la homaro ne estas preta por ghin. Oni ankorau pensas ke la lingvo de la nuntempa imperio estas la plej shika, bela kaj adekvata, sed shikeco kaj beleco shanghas lau la tempo, same kiel imperioj.

Mi ne diros - ne lernu la anglan!, char vi sole ne povas shanghi la penson de la homaro. Ni ankorau bezonas la anglan char ghi estas komerca. Morgau eble estos la chinan, kaj ni devos ghin lerni ankau. Sed lernu ankau Esperanton kaj donu al ghi oportunon montri sian utilon. Se pli da homoj ghin lernos, iam oni ne bezonos lingvon nacian kaj chiuj povos komunikighi samnivele.